La unuan fojon en sia 45-jara historio, NASK – la fama Nord-Amerika
Somera Kursaro – okazos ekster Usono. La bela kampuso de la Universitato
de Viktorio (Brita Kolumbio, Kanado) en la pitoreska Gordon Head fariĝos
hejmo por la mallonga intensa kursaro de Esperanto. Nur 20 minutojn de la
urbocentro de Viktorio, kun flughaveno kaj pramhaveno, promendistance de la
parko Gyro kaj la akvo, Universitato de Viktorio estas ideala loko por la
kursaro. Alvenu la 29-an de junio kaj foriru la 8-an de julio por ok tagoj
da lernado, amuziĝo kaj esplorado de la bonegaj muzeoj, historiaj
konstruaĵoj, variaj restoracioj kaj vendejoj – kaj ĉio ĉi ene de
mallonga busveturo de la kampuso!
Kompreneble, aldone al la studado, la partoprenantoj ĝuos riĉan amuzan
programon: ekskursoj, ludoj, filmoj kaj... ĉiam multe da babilado: ja
malsimile al grandaj renkontiĝoj kiel la UK, en NASK oni vere konatiĝas
kun la aliaj kaj interŝanĝas ideojn kaj perspektivojn. Hoss Firooznia,
respondeca pri eksterstudaj aktivaĵoj, instigas la lernantojn gvidi
mallongajn programojn pri temo el la propra fako aŭ sperto: “En 2013,
ekzemple, lernantoj gvidis dancekzercon, instruis go-ludon, montris
memfaritajn filmojn, parolis pri budhismo... kaj multe pli.”
Bv. kontakti Ellen M. Eddy, la administranton, pri ĉiuj demandoj:
eddyellen ĉe aol.com
Pliaj informoj: http://nask.esperantic.org
Intervjuo kun Derek Roff: http://youtu.be/3Mddb4_jeB0